IanEn 2004 mi aliĝis al la teamo por krei la esperantan version de OpenOffice. Estis almenaŭ dek esperantistoj en la teamo estrita de Tim Morley. Tiu teamo kreis la unuan fasadon tute en Esperanto. En 2010 Oracle akiris je OpenOffice kaj la projekto disiĝis. La LibreOfffice-projekto kreiĝis. Post iom da tempo Oracle transdonis je OpenOffice al la Apache-fonduso. Je la tempo de la disiĝo restis nur du anoj en la esperanta teamo. Mi transiris al LibreOffice. La alia teamano ĉesis labori por la afero. La esperanta versio de OpenOffice ne plu estas havebla, laŭ mia scio.
De 2010 ĝis 2025 mi sole laboris por LibreOffice. Mia ĉefa tasko estis ĉiujare ĝisdatigi la fasadon. Mi iom prilaboris la helptekston, sed por unu homo tiu estas neĝisdatigebla. Mi tradukis kelkajn manlibrojn pri LibreOffice, kaj mi iom laboris pri la retejo ĉe https://eo.libreoffice.org/ sed tio nun ne estas ĝisdata. La projekto uzas la programaron Weblate por ĝisdatigi la fasadon kaj kelkajn aliajn dokumentojn. Ĝi estas facile uzebla.
Por aliĝi vizitu la paĝon LibreOffice Community ĉe https://www.libreoffice.org/
aŭ la esperantan paĝon ĉe: https://eo.libreoffice.org/ kaj Kontribuikaj la paĝon Translating LibreOffice ĉe https://wiki.documentfoundation.org/Translating_LibreOffice
Donaldo -- Unsubscribe instructions: E-mail to discuss+unsubscribe@eo.libreoffice.org Posting guidelines + more: https://wiki.documentfoundation.org/Netiquette List archive: https://listarchives.libreoffice.org/eo/discuss/ Privacy Policy: https://www.documentfoundation.org/privacy