Date: prev next · Thread: first prev next last


Karaj amikoj,

mi preskaux forgesis pri la ekzisto de tiu cxi grupo! Mi ankoraux uzas kaj Vindozon (kiel nun, kun 'cx') kaj Ubuntu, sed mi provas gajni la saman kompetentecon per LibreOffice Writer kiel mi gajnis per Word 2003.

Antaux kelkaj jaroj mi indeksis libron per Word 2003, uzante makroon de American Society of Indexers (Usona Societo de Indeksistoj). Tio bone funkciis. Tamen en LibreOffice mi havas problemon pri la rimedoj provizitaj. La sistemo sxajne estas dezajnita de teknikistoj kaj ne de indeksistoj.

Mi jxus faris kelkajn provojn. Mi indeksis la vorton 'Blair', kaj elektis cxiujn menciojn de tiu vorto. Tiam mi kompilis la indekson, kaj vidis 60 pagxnumerojn referencitajn. Do evidente mi volas tion redakti. Do mi eniris la redaktan fenestron, sed trovis nenian manieron amase redakti, aux ecx forvisxi, krom fari cxiujn individue. Tio estus en ordo se mi povus trapasxi ilin, kaj tion mi povas fari se mi ne redaktas, sed nur rigardas. Tuj kiam mi redaktas unu indeksajxon la plupasxado cxesas bone funkcii - gxi kondukas min al la posta indeksita vorto, cxu aux ne gxi estas 'Blair'. Tio signifas, ke mi ne povas trapasxi cxiujn menciojn de 'Blair' sen trapasxi ankaux cxiujn indeksitajn vortojn en la tuta teksto.

Mi provis uzi tiun sistemon kune kun la sistemo 'Trovu', sed tion mi ne povas uzi sen forigi la redaktan fenestron. Tiel por redakti la indeksajxon de unu vorto mi bezonas 15 sekundojn - do 15 minutojn por redakti cxiujn en la teksto.

Cxu iu havas spertojn pri indeksado en LibreOffice Writer? Mi sercxis iun priskribon faritan de indeksisto (la dokumentajxon pri la menuoj mi bone enkapigis). Aux cxu eble ekzistas pli bona maniero indeksi tekstojn en LibreOffice aux Ubuntu? Mi ecx devas pripensi, cxu konverti cxion al Word kaj uzi la malnovan makroon!

Kore salutas Ian

On 23/02/2013 16:54, Didier Janot wrote:
Jes certe,
sufiĉe multaj homoj uzas la eo-version de LibreOffice,
ankaŭ kelkaj aktivas por esperantigi la programon,
sed kiuj estas tiuj aktivuloj kiuj faras la laboron ?

Mi iom aktivas ĉe la franca LO-komunumo
kaj dezirus iom prezenti ĉe la franca komunumo
la laboron de la eo-komunumo.
Estas iom malfacile ĉar ĝi ne videblas !
http://nabble.documentfoundation.org/

DJ



--
Unsubscribe instructions: E-mail to discuss+unsubscribe@eo.libreoffice.org
Posting guidelines + more: http://wiki.documentfoundation.org/Netiquette
List archive: http://listarchives.libreoffice.org/eo/discuss/
All messages sent to this list will be publicly archived and cannot be deleted

Context


Privacy Policy | Impressum (Legal Info) | Copyright information: Unless otherwise specified, all text and images on this website are licensed under the Creative Commons Attribution-Share Alike 3.0 License. This does not include the source code of LibreOffice, which is licensed under the Mozilla Public License (MPLv2). "LibreOffice" and "The Document Foundation" are registered trademarks of their corresponding registered owners or are in actual use as trademarks in one or more countries. Their respective logos and icons are also subject to international copyright laws. Use thereof is explained in our trademark policy.