Ekzistas nova funkciado en LibreOffice-Verkilo (Writer) 4.0.0, nome LibreLogo, kiu estas versio de
la konata programlingvo Logo:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Logo_(programlingvo)
http://extensions.libreoffice.org/extension-center/librelogo
La dosieroj en LO estas
en uzinterfaco: Esperanto > LibreOffice 4.0 – UI > librelogo > source > pythonpath.po
kaj en helpo: Esperanto > LibreOffice 4.0 – Help > swriter > librelogo.po
Laŭ mia scio ne ekzistas antaŭa versio de Logo en Esperanto, do ni komencas je nulo.
Kvankam oni diras ke Logo estas "funkcia lingvo", la strukturo de LibreLogo estas tipa de
imperativa programlingvo: verbo + objekto por komandoj, ekzemple angle:
PRINT x, PRINT time, temperature, HIDE_TURTLE, CLEAR_SCREEN ktp.
Ĉar ni ne povas marki la objekton per akuzativo, ĉar la interpretilo ne komprenus, mi decidis uzi
komandojn de la tipo:
PRESiĜU x, PRESIĜU horo, temperaturo, KAŜŬ_TESTUDON, MALPLENIGU_EKRANON ktp.
(Alia eblo estus uzi pasivan formon, ekzemple PRESITU horo...)
Tamen, intertempe iu jam verkis parton de la uzinterfacon kaj helpon kaj uzis
PRESI x, kaj miksaĵon de -i vortoj kaj -u vortoj por la aliaj verboj. Mi decidis ŝanĝi ilin
ĉiujn al -u vortoj. Mi pardonpetas al tiu homo, mi ne scias kiu.
Kiel kompromiso, mi uzis PRESU x, FERMU, PLENIGU, VIDIGU_TESTUDON, ĈIONSERĈU, ktp. Tamen mi
enkondukis mallongigon por PRESU, nome simple, P.
Ĉu iu volas komenti pri tio?
Bondezirojn
Donaldo
--
Unsubscribe instructions: E-mail to discuss+help@eo.libreoffice.org
Posting guidelines + more: http://wiki.documentfoundation.org/Netiquette
List archive: http://listarchives.libreoffice.org/eo/discuss/
All messages sent to this list will be publicly archived and cannot be deleted
Context
Privacy Policy |
Impressum (Legal Info) |
Copyright information: Unless otherwise specified, all text and images
on this website are licensed under the
Creative Commons Attribution-Share Alike 3.0 License.
This does not include the source code of LibreOffice, which is
licensed under the Mozilla Public License (
MPLv2).
"LibreOffice" and "The Document Foundation" are
registered trademarks of their corresponding registered owners or are
in actual use as trademarks in one or more countries. Their respective
logos and icons are also subject to international copyright laws. Use
thereof is explained in our
trademark policy.