Date: prev next · Thread: first prev next last


Saluton, Didier

Vi estas bonvena aliĝi al la esperanta skipo de LO. Je la nuna momento mi ŝajne estas la sola kiu 
aktivas tiurilate. Mi antaŭe laboris por OpenOffice, sed kiam la projekto disiĝis al OOO kaj LO, mi 
lasis ĝin kaj aliĝis al la LO-afero. Mi reaktualigas la fasadon de LO por ĉiu nova versio. Mi iom 
asimiladas la helpon, sed hezitas nun ĉar la angla helpo ne estas ĝisdata por versio 4.0, kaj eĉ se 
mi laborus plentempe pri tio mi sole neniam povus fini la tutan helpon, ĉar ĝi ŝanĝiĝas por ĉiu 
nova versio. Mi sukcesis fini la helpon por Verkilo, sed lasas la aliajn komponantojn.

Estas bone aŭdi de vi, ke "sufiĉe multaj homoj uzas la eo-version" de LO. Mi konas nur unu-du 
uzantojn en mia lando.

Antaŭ mia komenco ĉe LO, Michael Moroni starigis la esperantan retejon eo.libreoffice.org kaj 
komencis starigi la vikion
https://wiki.documentfoundation.org/Main_Page/eo Lastatempe mi denove aktualigis iom tiujn paĝojn 
kaj verkis tri ŝablonojn por la ĉefaj menuoj laŭ la (nova?) sistemo de la vikio.

Vi skribis ke nia eo-aktivado ne videblas ĉe Nabble. La franca teamo havas paĝon ĉe Nabble: 
http://nabble.documentfoundation.org/Users-f1744091.html Se iu volas starigi eo-paĝon tie, tio 
estas bona, sed ĝi estas nur alia vido al nia (ĉi tiu) retpoŝta grupo.
Mi ĵus serĉis en Nabble por la vorto esperanto kaj ricevis 81 (eble 84) trafojn (pleje en la 
asimilada grupo l10n). Tie mi lernis ke Michael (Airon90) komencis en februaro 2011, starigante la 
esperantan projekton, kaj ĉi tiun retpoŝtan grupon.

Bondezirojn
Donald


On 24/02/2013, at 5:54 AM, Didier Janot wrote:

Jes certe,
sufiĉe multaj homoj uzas la eo-version de LibreOffice,
ankaŭ kelkaj aktivas por esperantigi la programon,
sed kiuj estas tiuj aktivuloj kiuj faras la laboron ?

Mi iom aktivas ĉe la franca LO-komunumo
kaj dezirus iom prezenti ĉe la franca komunumo
la laboron de la eo-komunumo.
Estas iom malfacile ĉar ĝi ne videblas !
http://nabble.documentfoundation.org/

DJ

-- 
Unsubscribe instructions: E-mail to discuss+help@eo.libreoffice.org
Posting guidelines + more: http://wiki.documentfoundation.org/Netiquette
List archive: http://listarchives.libreoffice.org/eo/discuss/
All messages sent to this list will be publicly archived and cannot be deleted


-- 
Unsubscribe instructions: E-mail to discuss+help@eo.libreoffice.org
Posting guidelines + more: http://wiki.documentfoundation.org/Netiquette
List archive: http://listarchives.libreoffice.org/eo/discuss/
All messages sent to this list will be publicly archived and cannot be deleted

Context


Privacy Policy | Impressum (Legal Info) | Copyright information: Unless otherwise specified, all text and images on this website are licensed under the Creative Commons Attribution-Share Alike 3.0 License. This does not include the source code of LibreOffice, which is licensed under the Mozilla Public License (MPLv2). "LibreOffice" and "The Document Foundation" are registered trademarks of their corresponding registered owners or are in actual use as trademarks in one or more countries. Their respective logos and icons are also subject to international copyright laws. Use thereof is explained in our trademark policy.